House of Cards | |
---|---|
televida serio | |
Originala titolo | House of Cards |
Originala lingvo | angla lingvo |
Origina lando | Usono |
Ĝenro | televida dramserio, politika suspensa verko, politika dramo, televida serio bazita sur romano |
Reĝisoro | David Fincher |
Aktoroj | Kevin Spacey • Robin Wright Penn • Kate Mara • Corey Stoll • Michael Kelly • Sakina Jaffrey • Kristen Connolly • Constance Zimmer • Mahershala Ali • Michel Gill • Nathan Darrow • Elizabeth Norment • Sandrine Holt • Sebastian Arcelus • Reg E. Cathey • Dan Ziskie • Lars Mikkelsen • Mozhan Marnò • Kim Dickens • Joel Kinnaman • Larry Pine • Gil Birmingham • Elizabeth Marvel • Jayne Atkinson • Kathleen Chalfant • Benito Martinez • Kelly AuCoin • Neve Campbell • Ellen Burstyn |
Muziko de | Jeff Beal |
Amplekso | |
Sezonoj | 6 |
Epizodoj | 73 |
Elsendo | |
Elsendita | 1 feb. 2013 – 2 nov. 2018 |
Eksteraj ligiloj | |
Oficiala retejo | |
ĉe IMDb | |
Domo de Kartoj (en la angla: House of Cards) estas usona drama televida serio pri politiko, la unua televida serio kiu estis kreita specife por Netflix. La serio estas refilmigo de brita serio de la sama nomo kiu estis elsendita per la korporacio BBC en la 1990-aj jaroj. La intrigo de la serio sekvas Francis "Frank" J. Underwood, sagacan kaj nehaltigeblan politikiston. Simila al la brita serio, unu el la karakterizaĵoj de la serio estas la rompo de la kvara muro kiu estas efektivigita de la heroo-ĉefrolulo interpretita kaj aktorita de Kevin Spacey.
Sekve de akuzoj pri seksĉikanado kontraŭ Kevin Spacey, la aktoro estis maldungita de la serio baldaŭ post kiam produktado komenciĝis sur la sesa kaj fina sezono. Produktado en ĉi tiu sezono rekomencis sen la implikiĝo de Spacey, kaj ĝi aerumis en novembro 2018.